El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kozlovice
Kozlovice (germane Potzmannsdorf ) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono proksimume 7 km nordoriente de Frenštát pod Radhoštěm kaj 15 km sudokcidente de Frýdek-Místek en valo de rivero Ondřejnice . Vivas ĉi tie 3 112 loĝantoj (2024).
La municipo situas en Cismontaro de Beskidoj , borderita de montoj Tábor kaj Strážnice kaj montaro Ondřejník . Ĝi najbaras kun municipoj Kunčice pod Ondřejníkem , Mniší , Čeladná , Lhotka , Tichá , Palkovice kaj Hukvaldy . Parto de la municipo estas ankaŭ Měrkovice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hukvaldy , Kopřivnice , Tichá , Pstruží , Kunčice pod Ondřejníkem , Lhotka kaj Palkovice .
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1294 . Historie temas pri vilaĝo situanta sur limo inter Laĥio kaj Valaĥio . Por Valaĥio parolas fakto, ke ĉi tie loĝis valaĥia duko, por Laĥio denove fakto, ke Leoš Janáček ĉi tie kolektis dokumentadojn por siaj Laĥiaj dancoj .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 1 816 1880 1 865 1890 1 956 1900 2 048 1910 2 120 1921 2 003
Jaro Loĝantoj 1930 2 064 1950 2 281 1961 2 551 1970 2 705 1980 2 828 1991 2 777
Jaro Loĝantoj 2001 2 822 2014 2 979 2016 2 991 2017 3 017 2018 3 035 2019 3 039
Jaro Loĝantoj 2020 3 051 2021 2 985 2022 3 088 2023 3 116 2024 3 112
Partoj de municipo Kozlovice (2)