Těrlicko
Těrlicko | |||
germane Tierlitzko, pole Cierlicko | |||
municipo | |||
Placo kun urbodomo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Těrlicko | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Karviná | ||
Administra municipo | Havířov | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Akva rezervujo | Těrlicko | ||
Rivero | Stonávka | ||
Situo | Těrlicko | ||
- alteco | 260 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 44′ 54″ N 18° 30′ 01″ O / 49.74833 °N, 18.50028 °O (mapo) | ||
Areo | 24,65 km² (2 465 ha) | ||
Loĝantaro | 4 841 (2024) | ||
Denseco | 196,39 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1229 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 735 42 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0803 | ||
NUTS 5 | CZ0803 599158 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 9 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Těrlicko | |||
Retpaĝo: www.terlicko.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Těrlicko (pole Cierlicko, germane Tierlitzko) estas municipo en Ĉeĥio situanta sur deklivoj de Teŝina montetarregiono en supermara alteco 260 metroj en distrikto Karviná proksimume 9 km okcidente de urbo Český Těšín. En la vilaĝo vivas 4 841 loĝantoj (2024).
La strukturon de la municipo kreas tri antaŭe memstaraj vilaĝoj super rivero Stonávka - Hradiště, Horní Těrlicko kaj Dolní Těrlicko. Signifa estas same loka parto Kostelec.
Tradicie agrikulturan karakteron de la vilaĝo ŝanĝigis konstruado de valbaraĵo Těrlicko kun areo 277 ha kaj longeco 6,5 km.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Soběšovice, Havířov, Třanovice, Žermanice, Dolní Domaslavice, Horní Bludovice, Český Těšín kaj Albrechtice.
Historio
[redakti | redakti fonton]Těrlicko apartenas al la plej malnovaj vilaĝoj en regiono de Teŝinio. Laŭ kelkaj materialaj trovitaĵoj Těrlicko povus esti malnova ĉirkaŭ mil jaroj. La unua skribmencio pri Těrlicko devenas el la jaro 1229. Cierlitzko estas menciata komune kun vilaĝoj Orlová, Doubrava, Chotěbuz, Záblatí kaj Žukov. Tiel okazas en konekso kun bienoj de monaĥejo de orlovaj benediktanoj, fondita en la jaro 1227.
Historiaj nomoj
[redakti | redakti fonton]La nomo de la vilaĝo estis skribata en la paso de la jarcentoj tre diference:
1229 - Cierlitzko, 1250 - Czerliczcho, 1268 - Sierliczko, 1430 - Tczirla, 1440 - Czirlaw, 1447 - Czerlitzko, 1473 - Čerličko, 1523 - Tierlitzko, 1652 - Czerlisko, 1679 - Czerlitzko, 1736 - Tierliczko
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 617 |
1880 | 2 749 |
1890 | 2 595 |
1900 | 2 551 |
1910 | 2 792 |
1921 | 2 835 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 063 |
1950 | 3 022 |
1961 | 3 011 |
1970 | 3 385 |
1980 | 3 714 |
1991 | 3 874 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 4 126 |
2014 | 4 295 |
2016 | 4 372 |
2017 | 4 420 |
2018 | 4 472 |
2019 | 4 517 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 4 600 |
2021 | 4 646 |
2022 | 4 731 |
2023 | 4 819 |
2024 | 4 841 |
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]- Dolní Těrlicko
- Horní Těrlicko
- Hradiště (ekde la 1-a de januaro 1975)
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Gastejo de Jaško (1268) sur bordo de akva rezervujo Těrlicko en nuntempa aspekto
-
Evangelia preĝejeto en loko Osekovice
-
Statuaro de sankta Johano Nepomuka
-
Pola lernejo
|
|