Morávka (distrikto Frýdek-Místek)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Morávka |
Morávka | |||
pole Morawka, germane Morawka | |||
municipo | |||
Suda parto de municipo Morávka
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Morávka | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek | ||
Administra municipo | Frýdek-Místek | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Montaro | Moraviasileziaj Beskidoj | ||
Akva rezervujo | Morávka | ||
Rivero | Morávka | ||
Situo | Morávka | ||
- alteco | 520 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 35′ 46″ N 18° 31′ 29″ O / 49.59611 °N, 18.52472 °O (mapo) | ||
Katastro | 87,35 km² (8 735 ha) Morávka | ||
Loĝantaro | 1 413 (2024) | ||
Denseco | 16,18 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1615 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 739 04 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0802 | ||
NUTS 5 | CZ0802 598445 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 12 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Morávka | |||
Retpaĝo: www.moravka.info | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Morávka (pole Morawka, germane Morawka) estas refreŝigeja municipo en Ĉeĥio situanta en teŝina parto de Ĉeĥa Silezio en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 1 413 loĝantoj (2024). La municipo havas plej grandan katastron en Beskidoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Staré Hamry, Horní Lomná, Dolní Lomná, Komorní Lhotka, Košařiska, Krásná, Vyšní Lhoty, Řeka, Pražmo, Třinec kaj Klokočov.
Bazaj setlejunuoj
[redakti | redakti fonton]- Vlaské
- Vojkovčina
- Dolinky
- Vysuté
- Malé Lipové
- Velké Lipové
- Slavíč
- Uspolka
- Kocuří
- Lúčka
- Byčinec
- Křížové cesty
- Ježanky
- Nytrová
- Skalka
- Kotly
Historio
[redakti | redakti fonton]La municipo estiĝis post la jaro 1615 laŭlonge laŭ supra fluo de rivero Morávka.
Dum la dua mondmilito la loĝantoj aktive partoprenis en partizana rezistmovado. En decembro de 1944 naziistoj kaptis la partizanan grupon kaj post esplordemandado kaj torturado ili sukcesis akiri informojn pri iliaj kunlaborantoj: 14 loĝantoj de la municipo estis ekzekutitaj, 10 deportitaj en koncentrejon. Monumento de la partizana movado estis en la jaro 1978 proklamita kiel nacia kulturmemorindaĵo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 019 |
1880 | 4 558 |
1890 | 4 348 |
1900 | 3 839 |
1910 | 3 597 |
1921 | 3 470 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 507 |
1950 | 2 611 |
1961 | 2 560 |
1970 | 1 764 |
1980 | 1 304 |
1991 | 1 007 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 021 |
2014 | 1 114 |
2016 | 1 155 |
2017 | 1 162 |
2018 | 1 184 |
2019 | 1 208 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 222 |
2021 | 1 189 |
2022 | 1 212 |
2023 | 1 341 |
2024 | 1 413 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- monumento de partizana movado Noční přechod
- gastejo (n-ro 297)
- fojnejo apud ŝoseo malantaŭ Uspolka
- kolono de statuo de Virgulino Maria kun Jesuĉjo apud valbaraĵo Haferník
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]- En la jaro 1964 estis finita valbaraĵo por trinkakvo (akva rezervujo Morávka), kiu neniigis la devenan naturan kernon de la municipo
- La municipo donis kristnaskan arbon por Vatikano por Kristnasko 1999. Tio estis 85 jaroj malnova, 25 metroj alta kaj ĉirkaŭ 2 tunoj pezanta bele kreskinta piceo. En Vatikanon akompanis ĝin revirulo Vojtěch Novák, en kies reviro la arbo estis segita.
- En la katastron de municipo falis la 6-an de majo 2000 signifa meteorito nomata laŭ loko de la falo Morávka.
- Naturrezervejo Ropice
- Naturrezervejo Travný
- Naturrezervejo Travný potok
- Naturmemorindaĵo Byčinec
- Naturmemorindaĵo Vysutý
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Morávka, vido el skideglitejo
-
Akva rezervujo Morávka el glis-paraŝuto super monto Travný
-
Hakado de kristnaska arbo por Vatikano
|