Saltu al enhavo

Melč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estas ankaŭ KelčTelč.
Melč
germane Meltsch
municipo
Preĝejo de sankta Antono Paduana
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Melč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Vítkov
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Nízký Jeseník
Memorindaĵo Melč kastelo
Situo Melč
 - alteco 471 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 35″ N 17° 45′ 03″ O / 49.84306 °N, 17.75083 °O / 49.84306; 17.75083 (mapo)
Katastro 14,02 km² (1 402 ha) Melč
Loĝantaro 677 (2024)
Denseco 48,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 84
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 508144
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Melč
Retpaĝo: www.obecmelc.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Melč estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta en montaro Nízký Jeseník kaj 16 km sudokcidente de urbo Opava. Vivas ĉi tie 677 loĝantoj (2024). Melč estas parto de naturparko Moravice.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radkov, Vítkov, Hradec nad Moravicí, Mikolajice, Štáblovice, Lhotka u Litultovic, Moravice kaj Staré Těchanovice.

Vilaĝo Melč estas unuafoje menciata en 1377 kiel parto de vikŝtejna senjorujo en posedaĵo de opavaj princoj, al kiuj ĝi apartenis ĝis la jaro 1671. Tiam Anna Magdaléna, filino de Vilém Alexandr Oderský, kiu edziniĝis al František Filip el Hodice, akiris Melč-on. Familio de Hodicidoj ĉi tie komence de la 18-a jarcento konstruis barokan kastelon, kiu estis pli poste alikonstruita en stilo de empiro. Parto de la kastelo estas ankaŭ ampleksa parko kun raraj lignokreskaĵoj. La konstruaĵo de la kastelo kaj la parko estas nun ŝirmata kulturmemorigaĵo. La kastelo estis en pasinteco eluzata kiel banloko, resaniĝejo, malsanulejo kaj komence de la 20-a jarcento ĉi tie estis establita interna aparta lernejo, kiu ĉi tie funkciis ĝis la jaro 1985, kiam ĝi estis transformita je infana hejmo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 035
18801 104
18901 020
1900997
1910909
1921845
JaroLoĝantoj
1930889
1950643
1961774
1970762
1980680
1991645
JaroLoĝantoj
2001618
2011648
2014641
2016620
2017635
2018629
JaroLoĝantoj
2019635
2020631
2021652
2022627
2023663
2024677
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy