Písečná (distrikto Frýdek-Místek)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Písečná |
Písečná | |||
germane Pioseczna, germane Pioseczna | |||
municipo | |||
Vido al Písečná
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Písečná | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek | ||
Administra municipo | Jablunkov | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Riveroj | Olše, Kotelnice | ||
Situo | Písečná | ||
- alteco | 493 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 34′ 22″ N 18° 47′ 00″ O / 49.57278 °N, 18.78333 °O (mapo) | ||
Areo | 2,36 km² (236 ha) | ||
Loĝantaro | 1 067 (2024) | ||
Denseco | 452,12 loĝ./km² | ||
Sulko | Jablunkova sulko | ||
Unua skribmencio | 1446 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 739 91 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0802 | ||
NUTS 5 | CZ0802 557226 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Písečná (Frýdek-Místek District) | |||
Retpaĝo: www.obecpisecna.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Písečná (pole Pioseczna) estas municipo en la distrikto Frýdek-Místek, en Moraviasilezia regiono, en Ĉeĥio. Laŭ popolnombrado en 2001 ĝi havis 804 loĝantojn, el kiuj 26.8% de la loĝantaro estas polaj. Nun ĝi havas 1 067 loĝantojn (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Písek kaj Jablunkov.
Historio
[redakti | redakti fonton]Municipo Písečná etendiĝas oriente de Jablunkov sur la dekstra bordo de rivero Olše, ĝi estas malproksima de ĝi 3 km. Ties plilongigita katastro, kiun tratranĉas rojo Kotelnice, celas nordorienten al monto Krkavice.
Písečná estis devene montara vilaĝo, parto de urbo Jablunkov. La unuaj mencioj pri Písečná devenas el la jaro 1446, kiam ĝi estis verŝajne loĝigita. Ĉe ĝiaj komencoj staris fratoj Matouš, Štefan kaj Jan Skřekidoj, origine el Jablunkov. Eĉ kiam Písečná estis parto de Jablunkov, ĝi per nenio diferenciĝis de ĉirkaŭaj valaĥiaj vilaĝoj. Granda bieno de Skřekidoj pase de tempo disfalis en pli malgrandajn partojn. En la 40-aj jaroj de 16-a jarcento vivis en Písečná proksimume 64 loĝantoj, kiuj kun sia laŭvalaĥie celita maniero de mastrumado tute diferenciĝis de la urba jablunkovanoj.
Ankaŭ ĉi tie oni dekomence instruis en privataj domoj kaj la unua lernejo estis establita en domo n-ro 54. Post la jaro 1873 estis konstruita nova unuklasa lernejo kaj tiu estis pli poste ankoraŭ plilarĝigita.
En la municipo troviĝas du kapeletoj - la unua estas inicita al Dipatrino Ĉenstoĥova, konstruita en la jaro 1926. La alia estas inicita al sankta Izidoro - patrono de agrikulturistoj. Ambaŭ kapeletoj estis konstruitaj pro dankemo al savo de vivo.
Ĝi fino de la jaro 2000 Písečná estis loka parto de Jablunkov. Surbaze de referendumo okazinta en junio de 2000, estis ekde la 1-a de januaro 2001 Písečná proklamita kiel memstara municipo. La memstareco de municipo karakterize kontribuis al ties plua evoluo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 367 |
1880 | 383 |
1890 | 446 |
1900 | 453 |
1910 | 523 |
1921 | 490 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 593 |
1950 | 608 |
1961 | 820 |
1970 | 741 |
1980 | 806 |
1991 | 991 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 804 |
2014 | 965 |
2016 | 978 |
2017 | 991 |
2018 | 1 005 |
2019 | 1 003 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 009 |
2021 | 982 |
2022 | 1 047 |
2023 | 1 065 |
2024 | 1 067 |
|