Leszna Górna
Leszna Górna (Horní Líštná) | ||
ĉeĥe: Horní Líštná, germane: Ober Lischna | ||
municipo | ||
Katolika preĝejo en Leszna Górna
| ||
|
||
Oficiala nomo: Leszna Górna | ||
Ŝtato | Pollando | |
---|---|---|
Regiono | Silezia provinco | |
Distrikto | Distrikto Cieszyn | |
Komunumo | Komunumo Goleszów | |
Historia regiono | Silezio | |
Parto de | Teŝinio | |
Montaro | Sileziaj Beskidoj | |
Najbaras kun | Horní Líštná Ĉeĥio | |
Situo | Leszna Górna | |
- koordinatoj | 49° 41′ 33″ N 18° 43′ 47″ O / 49.69250 °N, 18.72972 °O (mapo) | |
Areo | 9,06 km² (906 ha) | |
Loĝantaro | 560 (2015) | |
Unua skribmencio | 1305 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 43-445 | |
Telefona antaŭkodo | (+48) 33 | |
Aŭtokodoj | SCI | |
SIMC | 0052468 | |
Situo enkadre de Pollando
| ||
Situo enkadre de komunumo Goleszów
| ||
Vikimedia Komunejo: Leszna Górna | ||
Leszna Górna (ĉeĥe: Horní Líštná, germane: Ober Lischna) estas vilaĝo en suda Pollando en Silezia provinco en distrikto Cieszyn en komunumo Goleszów. Ĝi situas rekte apud la ĉeĥa limo sur teritorio de Teŝina Silezio en valo de rivereto Líštnice inter deklivoj de montoj Vružná kaj Ostrý vrch okcidente kaj Tuł oriente.
Situo
[redakti | redakti fonton]La municipo troviĝas rekte ĉe pola-ĉeĥa limo kaj ĝi okupas proksimume 5/6 de devena vilaĝo Horní Líštná, kies okcidenta parto estis post divido de Teŝinio en la jaro 1920 alligita al Ĉeĥoslovakio kaj hodiaŭ kreas vilaĝon Horní Líštná apartenanta al urbo Třinec.
Historio
[redakti | redakti fonton]Historio de la vilaĝo tuŝas ĝis tempoj de germana koloniigo fine de la 13-a jarcento, la unuaj mencioj devenas pri ĝi el dokumento de vroclava episkopo Henriko el Vrbno eldonita ĉirkaŭ la jaro 1305.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Al lokaj memorindaĵoj apartenas malfrue baroka katolika preĝejo de sankta Marteno konstruita inter la jaroj 1719 ĝis 1731.
En norda parto de la municipo ekde la jaro 1950 troviĝas minejo, en kiu oni minas teŝinan kalkoŝtonon. En la 18-a kaj la 19-a jarcentoj oni ĉi tie minis ankaŭ ferercon por bezonoj de minejo en Ustroń.
Naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]En Leszna Górna (tiam Horní Lištná) en la jaro 1873 naskiĝis Josef Koždoň, fondinto de Silezia popola partio kaj gvidanto de silezia nacia movado. Plua loka naskiĝinto estis evangelia pastro kaj verkisto Jan Pindór (1852–1924).
Fotoalerio
[redakti | redakti fonton]-
Luterana preĝejo
-
Baza lernejo
-
Fajroestingista armilejo en Leszna Górna
-
Eksa limpasejo
-
Vido al Malgranda Ĉantorijo kaj vilaĝo Podlesie