Puńców
Puńców | ||
ĉeĥe: Puncov, germane: Punzau | ||
municipo | ||
Preĝejo de sankta Georgo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Puńców | ||
Ŝtato | Pollando | |
---|---|---|
Regiono | Silezia provinco | |
Distrikto | Distrikto Cieszyn | |
Komunumo | Komunumo Goleszów | |
Historia regiono | Silezio | |
Parto de | Teŝinio | |
Montaro | Silezia cismontaro | |
Najbaras kun | Osůvky Ĉeĥio | |
Rivero | Puńcówka | |
Situo | Puńców | |
- koordinatoj | 49° 43′ 06″ N 18° 39′ 41″ O / 49.71833 °N, 18.66139 °O (mapo) | |
Katastro | 10,21 km² (1 021 ha) | |
Loĝantaro | 1 615 (2014) | |
Unua skribmencio | 1223 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 43-445 | |
Telefona antaŭkodo | (+48) 33 | |
Aŭtokodoj | SCI | |
SIMC | 0052528 | |
Situo enkadre de Pollando
| ||
Vikimedia Komunejo: Puńców | ||
Puńców (ĉeĥe: Puncov, germane: Punzau) estas vilaĝo en suda Pollando en Silezia provinco en distrikto Cieszyn en komunumo Goleszów. Ĝi situas rekte apud la ĉeĥa limo sur teritorio de Teŝina Silezio en montoriĉa pejzaĝo de Silezia cismontaro en valo de rivero Puńcówka. Nordokcidente ĝi najbaras rekte kun Teŝino plenumante tiel rolon de ties antaŭurbo.
La municipo troviĝas rekte ĉe pola-ĉeĥa landlimo kaj ĝi okupas proksimume 4/5 de devena vilaĝo Puńców, kies suda parto – Osůvky aŭ Český Puncov – estis post divido de Teŝinio en la jaro 1920 alligita al Ĉeĥoslovakio kaj hodiaŭ ĝi estas urba parto de urbo Třinec. En alia flanko al la pola Puńców apartenas eta parto de iama teritorio de la ĉeĥa Kojkovice.
Historio
[redakti | redakti fonton]Puńców apartenas al la plej malnovaj vilaĝoj en Teŝinio. La unua skribmencio pri ĝi devenas el dokumento de vroclava episkopo Vavřinec Doliveta el la jaro 1223 indikanta Punzo kiel unu el 14 municipoj de teŝina kasteldistrikto devigaj doni dekonaĵon de premnstrata monaĥejo en Rybnik.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Plej grava loka memorindaĵo estas malfrue gotika katolika preĝejo de sankta Georgo konstruita en la jaro 1518 - la plej malnova masonita preĝejo en Teŝinio kun arkitektura interesaĵo en aspekto de palma volbo de ĉefa navo.