České Heřmanice
České Heřmanice | |||
kampurbo | |||
Preĝejo de sankta Jakobo Pli granda
| |||
|
|||
Oficiala nomo: České Heřmanice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Vysoké Mýto | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Sloupnický potok | ||
Situo | České Heřmanice | ||
- alteco | 309 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 55′ 53″ N 16° 15′ 10″ O / 49.93139 °N, 16.25278 °O (mapo) | ||
Areo | 9,96 km² (996 ha) | ||
Loĝantaro | 604 (2024) | ||
Denseco | 60,64 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1226 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 565 52 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580040 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de kampurbo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: České Heřmanice | |||
Retpaĝo: www.ceskehermanice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Kampurbo České Heřmanice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 7 km oriente de urbo Vysoké Mýto kaj 9 km norde de Litomyšl, apud la ŝoseo n-ro 317 liganta urbon Choceň kun Litomyšl kaj apud rivereto Sloupnický. Vivas ĉi tie 604 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vračovice-Orlov, Sloupnice, Voděrady, Tisová, Bohuňovice kaj Horky.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri vilaĝo Heřmanice devenas el la jaro 1226 kaj ĝi estas sciigo, ke posedanto de la vilaĝo Svatoslav de Heřmanice (Suatozlav de Hermannic) estas registrita sur akto de la reĝo Přemysl Otakar la 1-a. Sekve de tio oni povas supozi, ke la vilaĝo estis evidente fondita multe pli frue.
En la jaroj 1460 ĝis 1506 Heřmanice posedis sinjoro Bohuněk el Adršpach, kiu elpetis de la reĝo Vladislao la 2-a Jagello promocion de Heřmanice je urbeto kun diversaj rajtoj, aparte rajto ĉiun ĵaŭdon okazigi foiron kaj ĉirkaŭ la 25-a de julio ankaŭ oktagan jarfoiron. České Heřmanice estis urbeto ĝis la jaro 1923.
La atribuo "České" (Bohemia) en nomo de la vilaĝo aperas nur en la 18-a jarcento por diferencigi ĝin de Horní Heřmanice.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 013 |
1880 | 1 015 |
1890 | 994 |
1900 | 935 |
1910 | 965 |
1921 | 942 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 870 |
1950 | 687 |
1961 | 644 |
1970 | 579 |
1980 | 500 |
1991 | 533 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 532 |
2014 | 550 |
2016 | 568 |
2017 | 565 |
2018 | 569 |
2019 | 578 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 582 |
2021 | 599 |
2022 | 607 |
2023 | 601 |
2024 | 604 |
Partoj de kampurbo
[redakti | redakti fonton]Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]Origine gotika preĝejo estas rememorata kiel paroĥa jam en la jaro 1350. Ĝi estis rekonstruita en la jaro 1547, kiam estis alkonstruita la turo, kaj denove rekonstruita en la jaro 1733 en baroka stilo.
La preĝejo estas ununava kun ekstere duoncirkla kaj interne trilatera presbiterejo, kun oblonga sakristio sur norda flanko kaj du flankaj kapeloj ĉe la navo, prisma turo kun tenda tegmento en okcidenta fronto. La fasadoj estas glataj, la turon subtenas apogpilieroj. La presbiterejo, navo, sakristio kaj ambaŭ kapeloj estas volbitaj barele kun segmentoj. En okcidenta parto de la navo estas ligna ĥorejo.
La ĉefaltaro estas baroka el la 18-a jarcento, portala kun statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo kaj bildo de J. Umlauf el la jaro 1870. Kvin flankaj altaroj estas el la 18-a jarcento, portalaj kaj kadraj kun statuoj de anĝeletoj kaj bildoj. La predikejo estas baroka. Lignan baptujon el la jaro 1731 ornamas kovrilo kun grupo "Bapto de la Sinjoro".
Statuo
[redakti | redakti fonton]Statuo de Kalvario antaŭ la preĝejo estas el la jaro 1835.
Popola arĥitekturo
[redakti | redakti fonton]- n-ro 2 apud la preĝejo estas el la unua duono de 19-a jarcento kun skulptita ligna gablo
- n-ro 30 teretaĝa loĝdomo kun ornamita pinjono el la jaro 1937
- n-ro 32 el la unua duono de 19-a jarcento kun riĉe profilita kornico kaj barokeca pinjono.
Alligitaj vilaĝoj
[redakti | redakti fonton]Netřeby
[redakti | redakti fonton]Sur loko, kie nuntempe estas vilaĝo Netřeby situis jam en la jaro 1167 domaro Švábenice, nomata tiam en aktoj de monaĥejo Litomyšl. Tiamaj posedantoj, familiaro Švábenický el Švábenice setlis en fortikaĵeto en Heřmanice kaj ilia tasko estis en la regiono sekurigadi gravan vojon inter Bohemio kaj Moravio, t.n. Trstenická vojon.
Borová
[redakti | redakti fonton]Ĉe veturigista gastejo apud la vojo inter Vysoké Mýto kaj Česká Třebová fondis en la jaro 1698 sinjorejo de Litomyšl vilaĝeton Borová por senarbigi kaj kultivi en ĉirkaŭaĵo ĝisnunajn pinajn arbarojn. La grundojn la sinjorejo poste al kamparanoj farmigis.
Chotěšiny
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri Chotěšiny devenas el la jaro 1307. Al České Heřmanice ĝi estis ligita okaze de administra reformo en la jaro 1960.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|