Saltu al enhavo

Dolní Ředice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estas ankaŭ Ředice.
Dolní Ředice
germane Nieder Reditz
municipo
Municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dolní Ředice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Holice
Historia regiono Bohemio
Situo Dolní Ředice
 - alteco 233 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 40″ N 15° 55′ 26″ O / 50.07778 °N, 15.92389 °O / 50.07778; 15.92389 (mapo)
Katastro 10,64 km² (1 064 ha) Dolní Ředice
Loĝantaro 1 046 (2024)
Denseco 98,31 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1340
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 75
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 574929
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Ředice
Retpaĝo: www.dolniredice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Dolní Ředice (germane Nieder Reditz) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 5 km nordoriente de la urbo Sezemice kaj 6 km okcidente de la urbo Holice, proksime de la ŝoseo n-ro 36 inter Pardubice kaj Holice, en ebenaĵo apud la rivero Loučná. Vivas ĉi tie 1 046 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Choteč, Časy, Dašice, Rokytno, Chvojenec, Dolní Roveň kaj Horní Ředice.

Kiel atestas arĥeologiaj trovaĵoj, teritorio de nuntempa Ředice estis prisetlita jam antaŭ kelkaj jarmiloj. La unua skriba mencio pri Ředice datiĝas en la jaro 1336, kiam ĝi nomiĝis Hermansdorf, eble laŭ nomo de la germana koloniisto, kaj estis parto de la senjorejo Vysoké Chvojno. Antaŭ la jaro 1340 mastrumis la senjorejon Jindřich el Lichtemburk kaj antaŭ la jaro 1358 parton de ĝi havigis al si Jan el Šternberk. Familio Šternberk starigis sian sidejon en Holice kaj eknomiĝis Holický el Šternberk. Ankaŭ Ředice fariĝis parto de senjorejo Holice.

De la duono de 14-a jarcento krome menciita germana nomo aperas ankaŭ la ĉeĥa nomo Ředice derivita de nomo de rivereto Ředina, nun Ředička. Sinsekve la origina germana nomo perdiĝis. En la jaro 1507 aĉetis Ředice Vilém el Pernštejn kaj la vilaĝo fariĝis parto de vasta senjorejo Pardubice. Tiu ĝi estis ankaŭ post vendo de la senjorejo al la Reĝa kamero en la jaro 1560 kaj restis tiu ĝis nuligo de servutismo (1848).

La tridekjara milito estis katastrofo ankaŭ por Ředice. Ankoraŭ en la jaro 1654 estis triono de la bienoj forlasita. Sed dum la 18-a jarcento nombro de bienoj rapide kreskis. En tiu tempo ankaŭ aperas divido de Ředice je "Supra - Horní" kaj "Malsupra - Dolní". La unuaj oficialaj skribaj mencioj pri divido devenas el la jaro 1757. Sed definitive la divido okazis nur en la jaro 1849, kiam en ambaŭ vilaĝoj ekestis memstaraj komunumaj komitatoj kaj memstaraj estraroj kun vilaĝestroj en frontoj de ili.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869805
1880844
1890857
1900892
1910952
1921972
JaroLoĝantoj
1930969
1950819
1961828
1970772
1980761
1991779
JaroLoĝantoj
2001770
2014857
2016897
2017919
2018942
2019963
JaroLoĝantoj
2020973
2021982
2022997
20231 014
20241 046

Naskiĝintoj

[redakti | redakti fonton]

Joža Jaro

[redakti | redakti fonton]

En Dolní Ředice naskiĝis en la jaro 1901 muzika pedagogo kaj verkisto Joža Jaro, kiu aktivis ĉefe en sudbohemia urbo Písek, kie li instruis muzikon, verkis akompanaĵojn al teatraĵoj, funkciis kiel ĥorestro kaj signifa publika aktivisto. Li aranĝis multajn sudbohemiajn popolajn kantojn. En la jaro 1942 li estis ekzekutita en Berlino.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy