Kameničná (distrikto Ústí nad Orlicí)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kameničná |
Kameničná | |||
municipo | |||
Kameničná
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kameničná | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Žamberk | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suborlica montetaro | ||
Situo | Kameničná | ||
- alteco | 463 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 07′ 10″ N 16° 26′ 20″ O / 50.11944 °N, 16.43889 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,85 km² (585 ha) Kameničná | ||
Loĝantaro | 335 (2024) | ||
Denseco | 57,26 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1365 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 564 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580422 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kameničná (Ústí nad Orlicí District) | |||
Retpaĝo: www.kamenicna.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Vilaĝo Kameničná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, 6 km norde de urbo Žamberk. Vivas ĉi tie 335 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pěčín, Slatina nad Zdobnicí, Kunvald, Helvíkovice kaj Žamberk.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kameničná estis fondita kadre de t.n. slava koloniigo. Proksime de ĝi gvidis komerca pado en etna teritorio de Slavníkoj inter Kostelec kaj Kłodzko. Tiujn tempojn rememoras nuntempe apenaŭ videblaj restoj de sidejo nomata "Na hradě" (Sur burgo) en arbaro"Suchá". Verŝajne ĉi tie staris ligna burgo, protektanta la padon kontraŭ rabistoj. Al la sidejo ligas legendoj pri princino Kuna kaj kaŝitaj trezoroj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 384 |
1880 | 399 |
1890 | 406 |
1900 | 375 |
1910 | 340 |
1921 | 336 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 336 |
1950 | 291 |
1961 | 279 |
1970 | 273 |
1980 | 328 |
1991 | 355 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 356 |
2014 | 305 |
2016 | 311 |
2017 | 315 |
2018 | 320 |
2019 | 326 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 321 |
2021 | 311 |
2022 | 332 |
2023 | 338 |
2024 | 335 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kapelo
[redakti | redakti fonton]Kapelo de Sankta Triunuo estas pseŭdostila el la jaro 1863. Ĝi estas oblonga kun trilatere fermita presbiterejo. Ekipaĵo estas samtempa, sur la ĉefa altaro estas valoraj barokaj statuetoj de kvar evangeliistoj el tempo ĉirkaŭ la jaro 1730, verŝajne el iu nuligita predikejo.
Statuoj
[redakti | redakti fonton]- Pesta kolono estas el la jaro 1681
- Ŝtona Kalvario devenas el la jaro 1842
Naturo
[redakti | redakti fonton]Memorindaj arboj
[redakti | redakti fonton]Memorindaj arboj estas t.n. Prausovy tilioj apud la vojo al Žamberk. Neniu scias ilian aĝon.
Minejoj
[redakti | redakti fonton]Geologie la teritorio apartenas al kretacea formacio. Estis ĉi tie malfermitaj du lokaj minejoj. "Na drahách" oni ekspluatas opokon por firmigi vojojn kaj sub "Hůrka" oni ekspluatas kalkargilon por kalkigi kampojn.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.