Bohuňovice (distrikto Svitavy)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bohuňovice |
Bohuňovice | |
municipo | |
Bohuňovice
| |
Oficiala nomo: Bohuňovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Svitavy |
Administra municipo | Litomyšl |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Svitava montetaro |
Rivero | Končinský potok |
Situo | Bohuňovice |
- alteco | 335 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 54′ 11″ N 16° 15′ 17″ O / 49.90306 °N, 16.25472 °O (mapo) |
Katastro | 4,23 km² (423 ha) Bohuňovice u Litomyšle |
Loĝantaro | 111 (2024) |
Denseco | 26,24 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1167 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 570 01 |
NUTS 3 | CZ053 |
NUTS 4 | CZ0533 |
NUTS 5 | CZ0533 577821 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de municipo | 1 |
Bazaj setlejunuoj | 1 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Bohuňovice (Svitavy District) | |
Retpaĝo: www.bohunovice.net/ | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Bohuňovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en milde ondoforma ĉirkaŭaĵo de rivero Loučná, 6 km nordokcidente de urbo Litomyšl. Ĝi estas unu el la plej malnovaj vilaĝoj de la regiono. Vivas ĉi tie 111 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sloupnice, Sedliště, Tržek, Cerekvice nad Loučnou, Horky, Řídký kaj České Heřmanice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri Bohuňovice estas el la jaro 1167. En duono de la 12-a jarcento ĉi tie estis korto de princino Gertruda de Babenberk, edzino de ĉeĥa princo Vladislao la 2-a. Tiam nomo de la domaro estis Bogunouice kaj estis derivita de familia nomo de fondintoj. Iam en la dua duono de 12-a jarcento Bohuňovice venis en havaĵon de monaĥejo en Litomyšl kaj en la jaro 1347 en havaĵon de la episkopejo en Litomyšl. Plejparto de la loĝantaro tiam estis germanoj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 354 |
1880 | 344 |
1890 | 318 |
1900 | 327 |
1910 | 314 |
1921 | 300 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 269 |
1950 | 185 |
1961 | 174 |
1970 | 152 |
1980 | 148 |
1991 | 125 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 116 |
2014 | 112 |
2016 | 115 |
2017 | 103 |
2018 | 112 |
2019 | 113 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 117 |
2021 | 111 |
2022 | 115 |
2023 | 121 |
2024 | 111 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝo troviĝas preĝejo de Sankta Prokopio, origine baroka el la jaro 1724. Rekonstruita ĝi estis en la jaro 1818 kaj en nuna formo estas pseŭdoromanika. Ĝi estas ununava kun ortangula fermo, super kiu estas prisma turo. Fasadoj estas membrigitaj per lizenoj. La presbiterejo estas volbita je prusa plataĵo, la navo estas platplafona. La ekipaĵo estas el la 19-a jarcento.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Pliaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de sankta Prokopio
-
Municipa ofico
-
Fajrtoestingista armilejo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko ĉeĥe Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine