Albrechtice (distrikto Ústí nad Orlicí)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Albrechtice |
Albrechtice | |||
germane Olbersdorf | |||
vilaĝo | |||
Preĝejo de sankta Anna
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Albrechtice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Lanškroun | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Zábřeha montetaro | ||
Rivero | Moravská Sázava | ||
Situo | Albrechtice | ||
- alteco | 395 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 55′ 39″ N 16° 38′ 40″ O / 49.92750 °N, 16.64444 °O (mapo) | ||
Areo | 10,07 km² (1 007 ha) | ||
Loĝantaro | 438 (2024) | ||
Denseco | 43,5 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1304 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 563 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 547981 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Albrechtice (Ústí nad Orlicí District) | |||
Retpaĝo: www.ou-albrechtice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Albrechtice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 4 km nordoriente de urbo Lanškroun en valo de rivero Moravská Sázava. Vivas ĉi tie 438 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horní Čermná, Lubník, Lanškroun, Strážná, Cotkytle kaj Sázava.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tempoj de sia ekesto Albrechtice nomiĝis Albrechtsdorf, pli poste ankaŭ Olbschtoff, Buttapilz kaj Olbersdorf. La vilaĝo ekestis okaze de reĝa koloniigo de ĉi tiea regiono kaj ĝia nomo signifas, ke temis pri "vilaĝo de homoj de Albrecht". Skribe estas vilaĝo Albrechtice unue menciita en donaca akto de la reĝo Venceslao la 2-a al la monaĥejo Zbraslav en la jaro 1304. Pli poste, en la jaro 1356, tuta sinjorejo Lanškroun, al kiu la vilaĝo apartenis, fariĝis havaĵo de la episkopejo Litomyšl, poste ĝi estis havaĵo de familiaro Kostka el Postupice, sekve de Pernštejnoj kaj de Adam Hrzán el Harasov kaj post batalo apud Prago de Karel el Lichtenstein. Al tiu familiaro la sinjorejo apartenis ĝis nuligo de partimonia reĝimo en la jaro 1850. De la 1-a oktobro 1938 sekve de Munkena interkonsento estis la regiono apartenigita al t.n. Sudeta ĵupo kaj nazia Germanio. Post la dua mondmilito estis la germana loĝantaro ellandigita kaj en liberigitajn bienojn kaj domojn venis ĉeĥaj koloniistoj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 780 |
1880 | 868 |
1890 | 926 |
1900 | 816 |
1910 | 825 |
1921 | 768 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 700 |
1950 | 439 |
1961 | 517 |
1970 | 498 |
1980 | 507 |
1991 | 486 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 495 |
2011 | 469 |
2014 | 467 |
2016 | 462 |
2017 | 464 |
2018 | 475 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 470 |
2020 | 455 |
2021 | 452 |
2022 | 432 |
2023 | 424 |
2024 | 438 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kapelo
[redakti | redakti fonton]Sur monteto super la vilaĝo troviĝas, ĉirkaŭigita per la tombejo, kapelo de Sankta Anna. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1861 - 1865 sur loko de ligna sonorilturo el la duono de 18-a jarcento.
Ekipaĵo estas pseŭdogotika de J Mühl el la jaro 1908.
Statuaro
[redakti | redakti fonton]Apud la ŝoseo al Laudon troviĝas statuaro de Pietato. Ĝi estas barokstila sur alta soklo datita 1704 kaj 1713.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.