Široký Důl
Široký Důl | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Johano la Baptisto en Široký Důl
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Široký Důl | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Polička | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suprasvratka montetaro, Svitava montetaro | ||
Rivero | Jalový potok | ||
Situo | Široký Důl | ||
- alteco | 578 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 44′ 35″ N 16° 13′ 03″ O / 49.74306 °N, 16.21750 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,95 km² (595 ha) Široký Důl | ||
Loĝantaro | 400 (2024) | ||
Denseco | 67,23 loĝ./km² | ||
Arbo | Abio de Vopařil | ||
Unua skribmencio | 1269 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 572 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578851 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Široký Důl | |||
Retpaĝo: www.sirokydul.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Široký Důl situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 6 km nordokcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 400 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Oldřiš, Lubná, Polička kaj Kamenec u Poličky.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1269, kiam ĝi estis dividita inter la sinjorejo de Litomyšl kaj sinjorejo de Polička. En la jaro 1820 estis en Široký Důl establita filio de la lernejo en Sebranice. Vizitadis ĝin ankaŭ infanoj el Střítež.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 654 |
1880 | 660 |
1890 | 596 |
1900 | 585 |
1910 | 576 |
1921 | 570 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 529 |
1950 | 394 |
1961 | 373 |
1970 | 345 |
1980 | 342 |
1991 | 358 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 360 |
2011 | 373 |
2014 | 398 |
2016 | 410 |
2017 | 421 |
2018 | 420 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 415 |
2020 | 408 |
2021 | 398 |
2022 | 406 |
2023 | 409 |
2024 | 400 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]Gotika preĝejo de Sankta Johano Baptisto estis en la jaro 1347 atestita kiel la paroĥa. Rekonstruita ĝi estis en la 17-a jarcento kaj riparita en la jaroj 1823 kaj 1943. Ĝi estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo kun apogpilieroj, kun sakristio sur norda flanko kaj antaŭĉambreto sur suda flanko de la navo. La presbiterejo estas volbita kruce kaj radiale, en la pintaj fenestroj estas originaj cirkelaĵoj. En la nordo estas profilita portaleto gvidanta en sakristion. La sakristio estas volbita ankaŭ kruce. Triumfa arko estas milde pinta. La navo havas platan plafonon kaj barokigitajn fenestrojn.
La ĉefaltaro, predikejo kaj orgeno estas pseŭdobarokaj el la jaroj 1874-1875. Du flankaj altaroj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo kaj de Anunciacio kun statuetoj estas el la jaro 1676. Bildo de Virgulino de Ĉenstoĥovo en rokaja kadro estis kreita en la jaroj 1760-1770.
Popola arĥitekturo
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝo estas bone konservita popola arĥitekturo, poligona pajlokovrita garbejo kaj aro da kvadrataj bienetoj, tipaj por tiu ĉi regiono de Polička.
Abio de Vopařil
[redakti | redakti fonton]Aparta natura raraĵo estas protektata arbo t.n. Alta abio aŭ Abio de Vopařil. Ĝi estas proksimume 400 jaroj aĝa, 40 m alta kaj ĝia cirkonferenco mezuras 4,7 m. Gvidas al ĝi flave signita turisma pado el Polička kaj Široký Důl, kiu daŭras al Lubná, Budislav kaj Maštale.
Tra la vilaĝo kondukas biciklismaj traceoj n-ro 4107 kaj 4103 kaj trans proksima Střítež n-ro 4019.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.