Vilaĝo Horka estas unue rememorata en la jaro 1349, kiam estis transigataj kvar dekanejoj al nova episkopejo de Litomyšl, kaj kiam estis transigata ankaŭ la monaĥejo en Podlažice kun multaj vilaĝoj, inter kiuj estis nomata ankaŭ Horka.
Benediktina klostro en Podlažice, kiu ekestis antaŭ la jaro 1150, fondis urbeton Chrast plej eble en la dua duono de la 13-a jarcento. Oni povas supozi, ke tiam ekestis, aŭ jam ekzistis ankaŭ domaro nomata "nahoře" (supre) - Horka.
Post detruo de la monaĥejo en Podlažice kaj dispelo de la monaĥoj en la jaro 1421, ĉiu havaĵo alfalis al la reĝo. Reĝo kaj imperiestro Sigismondo la 1-a garantiigis urbeton Chrast kaj ankaŭ vilaĝon Horka en la jaro 1436 pro meritoj al Jan Pardus el Vratkov kaj sur Rychmburk. Poste la posedantoj ŝanĝiĝis, ilia detala listo estas en ĉeĥa Wikipedia paĝo de la vilaĝo, ĝis la jaro 1651 tio estis laikoj, poste arĥiepiskopo Harrach kaj de la jaro 1660 ĝis 1874 episkopoj el Hradec Králové.
En la jaro 1877 en Horka oni konstruis novan teretaĝan lernejon kun unu lernejĉambro kaj loĝejo de instruisto kaj en la jaro 1912 oni al ĝi alkonstruis la duan etaĝon. Ĝis la Dua Mondmilito oni ankoraŭ konstruis ŝoseon al stacidomo Chrast, alkondukis elektron kaj finis konstruon de la tombejo. De la jaro 1943 estas en Horka fervoja haltejo. Ankoraŭ pli rapide la vilaĝo floras post la Dua Mondmilito.
Pli ol duono de katastra areo de la vilaĝo kreas arbaroj riĉaj je fungoj kaj al arbaraj fruktoj. Tion atestas amasoj da fungokolektantoj kaj arbaraj fruktoplukistoj alveturantaj ĉi tien el vasta ĉirkaŭaĵo, eĉ el Pardubice.