Saltu al enhavo

Pustá Rybná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pustá Rybná
germane Wüst Rybny
municipo
Pustá Rybná el monteto
Oficiala nomo: Pustá Rybná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro
Naturmemorindaĵo Rybenské Perničky
Rivero Hlučál
Situo Pustá Rybná
 - alteco 602 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 53″ N 16° 08′ 06″ O / 49.71472 °N, 16.13500 °O / 49.71472; 16.13500 (mapo)
Katastro 13,96 km² (1 396 ha) Pustá Rybná
Loĝantaro 159 (2024)
Denseco 11,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 572 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578649
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pustá Rybná
Retpaĝo: www.pustarybna.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Domo en Pustá Rybná

Municipo Pustá Rybná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 15 km okcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 159 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Březiny, Svratouch, Borová, Svratka, Pustá Kamenice, Telecí kaj Krásné (distrikto Žďár nad Sázavou).

En la jaroj 1660-1700 ĉi tie estis vitrofandejo. Oni produktis facetitan kristalon kaj pentritan vitron. Pustá Rybná estas naskiĝloko de Jan Makovský, gvidanto de ribelo de kampanuloj en la jaro 1680. Tiu ĉi ribelo estas pritraktita en la romano de Václav Kaplický "Rekruti" (Varbitoj). Pri la vilaĝo verkis ankaŭ Teréza Nováková en siaj romanoj "Drašar" kaj "Jiří Šmatlán".

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 095
18801 002
1890914
1900897
1910824
1921751
JaroLoĝantoj
1930773
1950407
1961361
1970287
1980233
1991197
JaroLoĝantoj
2001156
2011163
2014169
2016160
2017157
2018158
JaroLoĝantoj
2019159
2020148
2021153
2022156
2023156
2024159

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Apud la tombejo ĉe la ŝoseo al Krásné troviĝas preĝejo de Sankta Bartolomeo el la jaro 1838. Ĝi estis konstruita sur loko de pli malnova ligna preĝejo. Ĝi estas ununava, salonega, finita sur orienta flanko per sakristio en apsido, fasadoj estas nemembrigitaj, fenestroj tripartaj, lunetaj, la navo estas volbita per plataĵo. Ekipaĵo estas pseŭdostila el la 19-a jarcento.

Pluaj memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Baptista preĝejo
  • Evangeliana preĝejo
  • Framskeleta evangeliana paroĥestrejo
  • Naturrezervejo Damašek (Damasko)
  • Bone konservitaj ĉarpentitaj konstruaĵoj
  • Oklatera ĉarpentita garbejo kun ekspozicio de agrikulturistaj maŝinoj kaj iloj.

Vizitantoj povas en la vilaĝo praktiki turismon, bicikladon, rokgrimpadon sur Perníčky, fungokolektadon, skikuradon, naĝadon en Chalupy, skidescendadon kun trenlifto.

Bazaj setlejunuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Betlém
  • Blatina
  • Damašek
  • Kobylí
  • Světy

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy