Municipo Sobětuchy situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma pejzaĝo sub montetaro Železné hory, sub monteto Dubinec, ĉe Markovický rivereto, 3 km sudokcidente de la urbo Chrudim. Vivas ĉi tie 993 loĝantoj (2024).
Ligna preĝejo de Sankta Triunuo staris en domaro Pouchobrady jam komence de la 14-a jarcento. En la jaro 1350 ĝi estas rememorata kiel paroĥa preĝejo. Pli malfrue ĝi estis rekonstruita en gotika stilo. En la jaro 1889 estis konstruita nova masonita turo, renovigita fasado kaj instalita orgeno.
La preĝejo estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj kun turo antaŭ la okcidenta frontalo. La presbiterejo estas kruce volbita, en norda muro estas sankta ŝranko kun origina krado. La sakristio estas barele volbita, el la presbiterejo ĝi estas alirebla per sela portaleto. En la presbiterejo estas restoj de murpentraĵoj el la dua duono de 14-a jarcento, restaŭritaj en la jaro 1934. Ili prezentas simbolojn de Evangeliistoj, starantan Kriston, Sanktan Maria Protektantinon, Ecce homo, Veraikonon (represon de Krista faco sur tola tuko), Morton de Sankta Maria. La navo estas platplafona, en la subturo estas pintarka portaleto.
El la ekipaĵo la plej valora estas tabula bildo de Asumpto (Sankta Maria Ĉielenprenata sur nubeto portata de anĝeloj) kun Sankta Barbara kaj Sankta Katarino de majstro de altaro en Hradec Králové el tempo antaŭ la jaro 1500. Pluaj valoraĵoj estas mezepoka ŝtona baptujo kaj bildo de sanktulino el tempo ĉirkaŭ la jaro 1300.