|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zaječice
|
Municipo Zaječice (germane Sajetschitz) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ebenaĵo ĉe la rivereto Ležák, 5 km oriente de la urbo Slatiňany, 5 km okcidente de la urbo Chrast, ĉe la ŝoseo n-ro 358 inter Slatiňany kaj Litomyšl. Vivas ĉi tie 1 066 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horka, Řestoky, Chrast, Honbice, Orel, Smrček, Žumberk kaj Bítovany.
Unuaj raportoj pri pasinteco de areo Zaječice prezentas paleontologio. Pruvoj pri ekzisto de la plej malnova faŭno oni trovas en teritorio Studená Voda - Bítovánky sur kampo apud arbaro, kie sur estinta fundo de kretacea maro estas multaj premaĵoj de konkoj de tiamaj maraj animaloj. El tempoj kiam la maro jam descendis oni ĉi tie trovis molaron de ekstreme malnova plantomanĝanta besto, nun videblan en muzeo en Chrast.
Pri antaŭhistoria tempo ĉi tie rakontas hazardaj trovaĵoj de cindrotomba ceramiko, ekzemple en lokaĵo antaŭ kapeleto, apud lerneja manĝejo aŭ en ĝardeno de Novák. El tiu lasta lokaĵo devenas valora cindrujo deponata en Nacia muzeo en Prago. Tiuj trovaĵoj laŭ sciencaj prijuĝoj devenas el komenco de nia erao.
La unua skriba raporto pri vilaĝo Zaječice devenas el la jaro 1319, kiam iu Přibík el Zaječice estis juĝata ĉe Landa korto. El la jaro 1529 estas la unua raporto pri fortikaĵeto, malgraŭ ĝian ekziston oni supozas jam en la 14-a jarcento. En la jaro 1580 estis la vilaĝo dividita inter du fratinoj. En la jaro 1685 estas en skribaĵoj menciata nur mastruma korto, jam ne la fortikaĵeto, kiu tiutempe verŝajne estis dezertita. Ĝi konzerviĝis en formo de privata domo n-ro 64, sur kies okcidenta frontalo estas restaĵoj de gotikaj fenestraj embrazuroj kaj en interioro restaĵo de malfrugotika volbo.
En parto de la vilaĝo, kie ne estis origina fortikaĵeto, oni post la jaro 1580 fondis ankaŭ korton kaj fortikaĵeton. En tiu loko pli poste estis administra centro de la kortego ĝis la jaro 1925, kiam okaze de grundreformo la korto estis nuligita kaj la domo transigis al municipa komunumo kaj en ĝi estas sidejo de la ofico.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 070 |
---|
1880 | 1 174 |
---|
1890 | 1 169 |
---|
1900 | 1 212 |
---|
1910 | 1 325 |
---|
1921 | 1 379 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 447 |
---|
1950 | 1 130 |
---|
1961 | 1 145 |
---|
1970 | 1 116 |
---|
1980 | 1 010 |
---|
1991 | 953 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 985 |
---|
2011 | 1 071 |
---|
2014 | 1 063 |
---|
2016 | 1 080 |
---|
2017 | 1 078 |
---|
2018 | 1 056 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 1 062 |
---|
2020 | 1 062 |
---|
2021 | 1 025 |
---|
2022 | 1 024 |
---|
2023 | 1 060 |
---|
2024 | 1 066 |
---|
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Partoj de municipo Zaječice (2) |
---|
|
|