Saltu al enhavo

Dětřichov (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dětřichov
Dětřichov
germane Dittersdorf
municipo
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dětřichov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Dětřichovský potok
Situo Dětřichov
 - alteco 505 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 57″ N 16° 32′ 41″ O / 49.79917 °N, 16.54472 °O / 49.79917; 16.54472 (mapo)
Katastro 15,68 km² (1 568 ha) Dětřichov u Svitav
Loĝantaro 385 (2024)
Denseco 24,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 568 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577961
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dětřichov (Svitavy District)
Retpaĝo: detrichov
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Dětřichov (germane Dittersdorf) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří, 13 km nordokcidente de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 385 loĝantoj (2024). Parto de Dětřichov estas Víska (germane Stillfried) kaj sudoriente meze de arbaroj domaro Vysoké Pole (germane Hohenfeld).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Opatov, Svitavy, Opatovec, Anenská Studánka, Mladějov na Moravě, Kunčina kaj Koclířov.

  • La unua skriba mencio pri la vilaĝo Dětřichov estas el la jaro 1347
  • 1793 en la vilaĝo forbrulis ok domoj inkluzive de vilaĝestrejo kaj preĝejo

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 453
18801 429
18901 372
19001 321
19101 281
19211 104
JaroLoĝantoj
19301 009
1950380
1961328
1970298
1980299
1991301
JaroLoĝantoj
2001311
2014332
2016326
2017331
2018329
2019324
JaroLoĝantoj
2020334
2021330
2022358
2023387
2024385

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Kiel paroĥa preĝejo estas kirko de Sanktaj Petro kaj Paŭlo rememorata en la jaro 1350. La turo estis aranĝita en la 16-a jarcento kaj rekonstruita post incendio en la jaro 1793. La preĝejo estas ununava kun senŝtupa, duoncirkle fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj prisma turo kun bulbo antaŭ la ĉeffrontalo kun antaŭĉambro sur suda flanko. La subturejo estas volbita kruce kun krestetoj, la navo kaj presbiterejo estas plattegmentaj, sakristio barele volbita kun segmentoj. Ligna ĥorejo estas subtenata per du kolonoj.

Ekipaĵo estas metiista laboro kompletigita per bildoj kaj statuoj el la 19-a jarcento.

Tombeja pordego

[redakti | redakti fonton]

Marna tombeja barilmuro kaj pordego kun reliefoj de mortofalĉisto, surskribo kaj dato 1848.

Ŝtonaj krucoj

[redakti | redakti fonton]
  • Post la preĝejo troviĝas ŝtona kruco el la jaro 1806, kun reliefoj de sanktuloj sur soklo
  • Ŝtona kruco apud la vojo al Vysoké Pole
  • Ŝtona kruco en Vysoké Pole

Popola arĥitekturo

[redakti | redakti fonton]
  • Estinta paroĥestrejo sub la preĝejo. Simpla teretaĝa domo kun gropa tegmento
  • Pentrinda gastejo el la 19-a jarcento, troviĝanta antaŭ la preĝejo
  • Puto kun rullevilo en Vysoké Pole

Vysoké Pole plejparte post la jaro 1945 neniiĝis kaj el originaj domoj estas semajnfinaj ripozkabanoj. La vilaĝo havis propran lernejon, kaj ankaŭ el ĝi estas ripozejo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy