Tisová (distrikto Ústí nad Orlicí)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tisová |
Tisová | |||
germane Tissau | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Tisová | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Vysoké Mýto | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Tisová | ||
- alteco | 292 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 56′ 24″ N 16° 13′ 06″ O / 49.94000 °N, 16.21833 °O (mapo) | ||
Katastro | 10,97 km² (1 097 ha) Tisová u Vysokého Mýta | ||
Loĝantaro | 630 (2024) | ||
Denseco | 57,43 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1407 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 566 01 (devene 565 52) | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 581062 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Tisová (Ústí nad Orlicí District) | |||
Retpaĝo: www.tisova.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Tisová (germane Tissau) estas municipo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en ebenaĵo ĉe la rivero Loučná, ĉe neĉefa ŝoseo inter Vysoké Mýto kaj České Heřmanice, 5 km sudoriente de Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 630 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vračovice-Orlov, Hrušová, Cerekvice nad Loučnou, Horky, Vysoké Mýto, Zálší kaj České Heřmanice.
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]- Tisová
- Zaháj
Historio
[redakti | redakti fonton]Prisetlado de tiu ĉi regiono verŝajne komenciĝis jam en neolitiko pro senekstrema klimato kaj multaj bonkvalitaj akvofontoj. Pri loĝado de ĉi tiea teritorio jam fine de la unua jarmilo atestas fortikaĵejoj, kies spuroj estas ĝis nuntempe rimarkindaj, ekzemple fortikaĵeto en Zaháj - Derflík.
La unua mencio pri Tisová datiĝas en la jaro 1407 en akto, per kiu sinjoro Horka el Horka donacas banejon en Litomyšl al paroĥa preĝejo en Choceň kaj unu el atestantoj estas nomata Mikuláš el Tisová.
Tisová jam de la jaro 1260, kiam reĝo Přemysl Otakar la 2-a fondis urbon Vysoké Mýto, apartenis al ĝi. En la jaro 1547 reĝo Ferdinado la 1-a punis la urbon pro neobeemo kaj deprenis de ĝi havaĵon, i.a. la vilaĝon Tisová. En la jaro 1550 akiris la sinjorejon Litomyšl familiaro Pernštejn kaj Tisová poste fariĝis parto de ĝi kaj tiu restis ĝis nuligo de patrimonia sistemo en la jaro 1848.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 629 |
1880 | 690 |
1890 | 723 |
1900 | 634 |
1910 | 709 |
1921 | 726 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 803 |
1950 | 524 |
1961 | 584 |
1970 | 545 |
1980 | 539 |
1991 | 525 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 510 |
2014 | 571 |
2016 | 568 |
2017 | 566 |
2018 | 567 |
2019 | 560 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 571 |
2021 | 562 |
2022 | 575 |
2023 | 602 |
2024 | 630 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kapelo
[redakti | redakti fonton]Malfrubaroka kapelo de Sankta Adalberto estis konstruita en la jaro 1895. Ĝi estas oblonga kun rondigitaj anguloj kaj malpli larĝaj altara kaj enireja spacoj kaj kun poligone fermita malpli alta sakristio en la akso. Sur la tegmento estas sanktusa tureto. La interno estas platplafona, vandoj membrigitaj per pilastroj, super la enireja spaco estas ligna ĥorejo.
La ĉefaltaro de Sankta Adalberto estas novromanika, la flanka altaro de Sankta Maria kaj predikejo estas pseŭdohistoriaj kaj eklektikaj (plurstilaj). Estas ĉi tie statueto de Nemakulita, orgeno el la unua duono de 19-a jarcento.
Statuoj
[redakti | redakti fonton]- Sabloŝtona Sankta Johano Nepomuka estas el la jaro 1806,
- sabloŝtona kruco antaŭ la kapelo devenas el la jaro 1868.
Popola arĥitekturo
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝo estas kelkaj arĥitekture interesaj bienoj, estinta sinjora korto kaj bone prizorgata tombejo.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Domo n-ro 26
-
Domo n-ro 33
-
Municipa ofico
-
Lerneo
-
Kruco
-
Monumento al falintoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|