Poříčí u Litomyšle
Poříčí u Litomyšle | |||
municipo | |||
Poříčí u Litomyšle
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Poříčí u Litomyšle | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Litomyšl | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Desná | ||
Situo | Poříčí u Litomyšle | ||
- alteco | 435 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 47′ 48″ N 16° 11′ 52″ O / 49.79667 °N, 16.19778 °O (mapo) | ||
Areo | 6,49 km² (649 ha) | ||
Loĝantaro | 520 (2024) | ||
Denseco | 80,12 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1361 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 64 ĝis 570 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 572373 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Poříčí u Litomyšle | |||
Retpaĝo: www.obecporici.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Poříčí u Litomyšle situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, ĉe ŝoseo n-ro 359 inter Litomyšl kaj Proseč, 7 km oriente de Proseč kaj 6 km okcidente de Dolní Újezd. Vivas ĉi tie 520 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lubná, Horní Újezd, Budislav, Chotěnov kaj Desná.
Partoj de la municipo
[redakti | redakti fonton]Al la municipo apartenas vilaĝoj:
- Poříčí u Litomyšle
- Mladočov
- Zrnětín
Historio
[redakti | redakti fonton]Poříčí kaj Zrnětín kreis ĉiam unu tutaĵon, Mladočov fariĝis parto de la municipo nur en la jaro 1964. En la jaro 1976 komunumo Poříčí fariĝis parto de centreja komunumo Dolní Újezd, sed en la jaro 1990 ĝi denove memstariĝis.
- La unua skriba noto pri Poříčí estas el la jaro 1361. Poříčí estas vilaĝo kun malgrandaj, ĝenerale ĉarpentitaj bienetoj de preskaŭ la sama konstrua tipo kun kameroj en la dua etaĝo super la traveturejo aŭ nur teretaĝaj kun malpli granda korto. La plej konata persono el Poříčí estas iama vilaĝestro Matěj Abrahám, kiu en la jaro 1680 estis unu el estroj de la leviĝo de kampanuloj kontraŭ la superularo. Pro tiu ĉi krimo li estis kun pluaj tri kamparanoj ekzekutita.
- Mladočov estas vilaĝo situanta sub antikva preĝejo kun memstara sonorilturo kaj baroka paroĥestrejo. Speciale tiu ĉi areo ĉirkaŭ la preĝejo estas vere pentrinda. La unua skriba raporto pri la vilaĝo estas el la jaro 1349.
- Zrnětín estas vilaĝo laŭlonge de ŝoseo al Lubná, ĝenerale kun malgrandaj kabanoj de etaj terkulturistoj. La unua skriba mencio pri Zrnětín devenas el la jaro 1347.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]Frugotika preĝejo de Sankta Bartolomeo en Mladočov verŝajne ekzistis jam en la unua duono de 13-a jarcento. En la jaro 1350 ĝi estas rememorata kiel paroĥa kirko. Ĝi estas ununava kun kvadrata presbiterejo kun apogpilieroj en la anguloj kaj kun sakristio sur ĝia norda flanko. Fasadoj estas simplaj. La presbiterejo estas volbita kruce sur ripoj, en la sakristio estas pinta barela volbo kaj la navo estas platplafona. Triumfa arko estas ronda, neprofilita.
La ekipaĵo estas el la lasta kvarono de 19-a jarcento, la ĉefaltaro estas pseŭdogotika el la jaro 1878.
Apud la preĝejo estas malfrugotika paroĥestrejo el la dua duono de 18-a jarcento, izole staranta turo - kampanilo kaj estinta lernejo, nuntempe uzata kiel ripozejo.
Kapelo en Poříčí
[redakti | redakti fonton]En centro de la vilaĝo estas kapelo de Sankta Johano Nepomuka, kiu origine devenas el la duono de 18-a jarcento, sed kiu en la jaro 1994 estis detruita kaj rekonstruita en pli granda distanco de la ŝoseo.
Proksime estas informcentro de mikroregiono Toulovcovy maštale (Ĉevalstaloj de Toulovec).
Kapelo en Zrnětín
[redakti | redakti fonton]En Zrnětín, en la vilaĝa centro troviĝas super la fiŝlageto kapelo el la jaro 1892, konsekrita al Sankta Venceslao.
Trezoro de Zrnětín
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1931 estis ĉi tie, okaze de laboro en ĝardeno, trovita enterigita trezoro. Ĝi enhavis 206 pragajn groŝojn stampitaj dum regado de Venceslao la 2-a kaj 8 arĝentajn fandaĵojn. La trezoro estis metita teren verŝajne en la jaroj 1300 - 1305.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Kapelo de sankta Johano Nepomuka
-
Universala monumento
-
Trabfaka domo n-ro 35
-
Domo kun memortabulo de verkisto Jilemnický
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe
- Paĝaro de Asocio de komunumoj Toulovcovy maštale ĉeĥe
|