Saltu al enhavo

Kojice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kojice
germane Kojitz
municipo
Devene romanika preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Kojice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kojice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Chvaletice
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Rivero Elbo
Situo Kojice
 - alteco 220 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 13″ N 15° 23′ 25″ O / 50.03694 °N, 15.39028 °O / 50.03694; 15.39028 (mapo)
Katastro 6,12 km² (612 ha) Kojice
Loĝantaro 463 (2024)
Denseco 75,65 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1238
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 12
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575194
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kojice
Retpaĝo: www.kojice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Kojice (germane Kojitz) troviĝas proksimume 12 kilometroj okcidente de urbo Přelouč en distrikto Pardubice, regiono Pardubice, Ĉeĥio, en suda parto de Fera montaro (ĉeĥe Železné hory). Vivas ĉi tie 463 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chvaletice, Labské Chrčice, Týnec nad Labem kaj Bernardov.

En la komunumo estas fervoja haltejo sur linio Prago - Pardubice.

En historia dokumentaro ĝi estas unue menciita en la jaro 1238. Trans vilaĝo onidire iris tn. pado de Trstěnice, kiu jam en la 10-a jarcento direktis el Prago al Moravio. En Kojice, kie sur ĝi ligis vojoj el Čáslav kaj el Chlumec nad Cidlinou estis fine de la 12-a jarcento fondita malgranda fortikaĵo kaj konstruita preĝejo. Dum sur deklivo, kie oni diras "En la burgo" nun estas nur modestaj restaĵoj de la fortikaĵo, estas la preĝejo konservita preskaŭ en origina stato. Nur okaze de barokaj aranĝoj estis sude alkonstruita mallarĝa navo kaj sakristio.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869499
1880539
1890544
1900525
1910558
1921581
JaroLoĝantoj
1930568
1950582
1961460
1970439
1980480
1991446
JaroLoĝantoj
2001428
2011447
2014450
2016429
2017429
2018423
JaroLoĝantoj
2019423
2020430
2021430
2022425
2023451
2024463

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ununava romanika konstruaĵo kun pastrejo kaj kun turo en la ĉefa fasado. En duono de la dudekaj jaroj de pasinta jarcento estis la preĝejo restaŭrita. La turo staras meze de la okcidenta fronto, sed ne elstaras el ĝi, interne de la preĝejo estas portata per fortegaj pilieroj. Eksteraj muroj estas glataj, nur absido havas ekstere kvar lizenojn. Oblonga navo kun ebena traba plafono malfermiĝas en absidon per plena arko. La absido estas volbita en formo de duonsfero. La ekipaĵo de la preĝejo estas pseŭdoromanika el la dua duono de la 18-a jarcento.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy