Saltu al enhavo

Voleč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Voleč
municipo
Eksa gastejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Voleč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Lázně Bohdaneč
Historia regiono Bohemio
Rivero Sopřečský potok
Situo Voleč
 - alteco 265 m s. m.
 - koordinatoj 50° 07′ 04″ N 15° 34′ 20″ O / 50.11778 °N, 15.57222 °O / 50.11778; 15.57222 (mapo)
Katastro 4,76 km² (476 ha) Voleč
Loĝantaro 384 (2024)
Denseco 80,67 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1398
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 41
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575992
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Voleč
Retpaĝo: www.obecvolec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Voleč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Cidlina kaj Elbo, ĉe ŝoseo n-ro 36 inter Chlumec nad Cidlinou kaj Pardubice, 9 km sudoriente de urbo Chlumec nad Cidlinou, 10 km nordokcidente de urbo Lázně Bohdaneč, 4 km de elveturejo n-ro 68 el aŭtoŝoseo n-ro D11 (E67) kaj 5 km de elveturejo n-ro 76. Vivas ĉi tie 384 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Malé Výkleky, Rohovládova Bělá, Chýšť, Kasalice, Žáravice kaj Vyšehněvice.

La unua skriba mencio pri Voleč devenas el la jaro 1398. La unuaj konataj posedantoj de la vilaĝo estis Mareš kaj Jan el Vyšehněvice, Johanka el Hustířany, Kunát pli juna el Dobřenice, Vojtěch el Pernštejn kaj de la jaro 1560 la Reĝa Kamero.

Dum la tridekjara milito Voleč ege suferis, estis prirabita kaj forbruligita. Ankoraŭ en la 18-a jarcento estis proksime de Voleč multaj fiŝlagoj kaj arbaroj.

En 19-a jarcento la vilaĝo ekfloras ekonomie kaj kulture. La loĝantaron vivtenas agrokulturado, oni sekigas fiŝlagojn, arbaroj kaj paŝtejoj cedas al plugkampoj. Estis konstruataj nova lernejo, biblioteko, ŝparkompania domo. Oni fondis diversajn societojn, ludis teatron.

En la 20-a jarcento Voleč moderniĝis: estis konstruataj vilaĝaj ŝoseoj, akvokondukilo, kanalizo, moderniĝas agrokulturado ktp. Tamen multaj homoj foriras al urboj. En la jaro 1890 estis en la vilaĝo 63 domoj kaj 495 loĝantoj kaj nuntempe estas 130 domoj kaj nur 320 loĝantoj. La lernejo, antaŭlernejo, ŝparejo estis nuligitaj kaj la servojn oni certigas alie. En Voleč ekestas novaj bezonataj entreprenoj, ekestis tempo de aŭtomobiloj, interreto, poŝtelefonoj. Vilaĝo egaliĝas al urboj.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869441
1880488
1890495
1900478
1910484
1921456
JaroLoĝantoj
1930425
1950379
1961360
1970361
1980373
1991337
JaroLoĝantoj
2001309
2011343
2014345
2016351
2017345
2018363
JaroLoĝantoj
2019370
2020369
2021367
2022372
2023382
2024384

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy