Rozhovice
Rozhovice | |||
municipo | |||
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Rozhovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Heřmanův Městec | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Rozhovice | ||
- alteco | 259 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 58′ 02″ N 15° 42′ 49″ O / 49.96722 °N, 15.71361 °O (mapo) | ||
Katastro | 4,71 km² (471 ha) Rozhovice | ||
Loĝantaro | 312 (2024) | ||
Denseco | 66,24 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1131 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 03 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 547808 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Rozhovice | |||
Retpaĝo: www.rozhovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Rozhovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en dislimo de apudelba ebenaĵo kaj milde ondoforma pejzaĝo antaŭ montetaro Železné hory. Vivas ĉi tie 312 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bylany, Heřmanův Městec, Čepí, Klešice, Třibřichy kaj Jezbořice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri vilaĝo Rozhovice estas el la jaro 1131. La nomon vilaĝo havas laŭ sia fondinto Rozha. En la jaro 1597 estis fondita solejo Doubrava ĉirkaŭ 2 km sudokcidente.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 372 |
1880 | 387 |
1890 | 433 |
1900 | 427 |
1910 | 431 |
1921 | 432 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 400 |
1950 | 267 |
1961 | 291 |
1970 | 285 |
1980 | 274 |
1991 | 253 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 248 |
2011 | 264 |
2014 | 292 |
2016 | 284 |
2017 | 283 |
2018 | 275 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 278 |
2020 | 288 |
2021 | 287 |
2022 | 295 |
2023 | 313 |
2024 | 312 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝo sur malgranda monteto troviĝas preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo. La gotika sanktejo estis menciata en la jaro 1349, rekonstruita baroke estis en la 1-a duono de 18-a jarcento, eksteraĵo estis rearanĝita pseŭdoromanike en la 19-a jarcento.
Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun turo sur suda flanko, en ĝia teretaĝo estas sakristio. La origina bulba tegmento de la turo estis pli poste anstataŭigita per tegmento en formo de oklatera piramido. La presbiterejo kaj navo estas platplafonaj, en la sakristio estas barelvolbo. Sur norda flanko de la presbiterejo estas sankta ŝranko kun pintarka riĉe ornamita vimperko.
Ekipaĵo estas baroka el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700. La ĉefaltaro kun statuoj de Sankta Antonio, Sankta Venceslao kaj Sankta Ludmila kun bildo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo. La predikejo estas ornamita per bildoj de evangeliistoj, ornamentaj lignoskulptaĵoj kaj statuo de Sankta Barbara.
En la jaroj 1969-1979 en interioro Vojmír Vokolek kreis modernan freskon bildigatan fizikan kaj spiritan malsatiĝadon de la homaro. La malriĉuloj malsupre vivaĉas el forfalaĵoj kaj kontraŭe socia elito supre uzas sian bonstaton.
Empiraj domoj
[redakti | redakti fonton]Domoj n-ro 19 kaj 34 havas empirajn fasadojn.
Monumento de falintoj
[redakti | redakti fonton]Sur vilaĝplaco situas monumento omaĝe falintoj en la unua mondmilito.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficialaj paĝoj de la vilaĝo ĉeĥe
- Paĝaro de mikroregiono Heřmanoměstecko Arkivigite je 2008-12-25 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe
- Mapo
- Militista pietloko ĉeĥe