Jamné nad Orlicí
Jamné nad Orlicí | |||
germane Jamnei an der Adler | |||
municipo | |||
Lernejo kaj preĝejo en Jamné nad Orlicí
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Jamné nad Orlicí | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Orlica montaro | ||
Rivero | Jamenský potok | ||
Situo | Jamné nad Orlicí | ||
- alteco | 596 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 32″ N 16° 38′ 00″ O / 50.04222 °N, 16.63333 °O (mapo) | ||
Katastro | 10,59 km² (1 059 ha) Jamné nad Orlicí | ||
Loĝantaro | 703 (2024) | ||
Denseco | 66,38 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1336 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 65 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580392 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Jamné nad Orlicí | |||
Retpaĝo: www.jamne.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Jamné nad Orlicí (germane Jamnei an der Adler) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 4 km norde de urbo Jablonné nad Orlicí, en la valo de malgranda rojo Jamenský potok, fluanta el Suchý vrch (995 m s.m.). Vivas ĉi tie 703 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jablonné nad Orlicí, Sobkovice, Těchonín kaj Orličky.
Historio
[redakti | redakti fonton]Nomo de la vilaĝo en historio ŝanĝiĝis, ĝi estis Jamná, Jamný kaj Jamné. Nur en la jaro 1922 estis la nomo fiksita en Jamné nad Orlicí.
La unua skriba raporto pri Jamné estas el la jaro 1336. Temas pri akto de reĝo Johano de Luksemburgio per kiu li deprenas sinjorejon Landšperk de monaĥejo Zbraslav. En listo de vilaĝoj estas nomata ankaŭ Jamné. Tamen en la jaro 1358 la monaĥejo Zbraslav ŝanĝis sinjorejojn Lanškroun kaj Landšperk kun episkopejo Litomyšl kontraŭ bienegoj pli proksimaj al Prago. Dum husanaj militoj episkopejo Litomyšl estis neniigita kaj ĝia havaĵo transiĝis al laika nobelaro. Posedantoj de la sinjorejo Landšperk poste rapide ŝanĝiĝis ĝis la jaro 1622, kiam post batalo sur Blanka monto aĉetis ĝin kaj sinjorejon Lanškroun Karel de Lichtenštejn. Al familiaro Lichtenštejn ambaŭ sinjorejoj apartenis ĝis nuligo de patrimonia reĝimo en la jaro 1848.
Publika instruado en Jamné komenciĝis proksimume en la jaro 1750. En privataj domoj instruis eksa soldato Josef Kvasnička. La unua lernejo estis en Jamné konstruita en la jaro 1807, la plia en 1882. En la jaro 1929 estis la vilaĝo elektrizita kaj en 1934 estis ĉi tie establita fervoja haltejo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 501 |
1880 | 1 555 |
1890 | 1 757 |
1900 | 1 605 |
1910 | 1 468 |
1921 | 1 331 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 237 |
1950 | 764 |
1961 | 794 |
1970 | 720 |
1980 | 738 |
1991 | 678 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 721 |
2011 | 675 |
2014 | 704 |
2016 | 685 |
2017 | 682 |
2018 | 679 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 699 |
2020 | 698 |
2021 | 691 |
2022 | 691 |
2023 | 730 |
2024 | 703 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]Preĝejo de Sankta Triunuo estis konstruita en pseŭdorenesanca stilo en la jaro 1882. Ĝi estas ununava kun prisma turo. La ekipaĵo estas samtempa, ankaŭ pseŭdorenesanca. La ĉefaltaro estis kreita de Petr Musil en la jaro 1887.
Kapeleto
[redakti | redakti fonton]Kapeleto de Kronado de Sankta Maria estis konstruita en la dua duono de 19-a jarcento.
Krucifikso
[redakti | redakti fonton]En malsupra parto de Jamné nad Orlicí troviĝas krucifikso el la jaro 1786.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.