Saltu al enhavo

Lubná (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lubná
Lubná
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lubná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Cismontaro Svitava montetaro
Rivero Lubenský potok
Situo Lubná
 - alteco 495 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 23″ N 16° 12′ 34″ O / 49.77306 °N, 16.20944 °O / 49.77306; 16.20944 (mapo)
Areo 19,86 km² (1 986 ha)
Loĝantaro 937 (2024)
Denseco 47,18 loĝ./km²
Arbo Abio de Vopařil
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 63
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578355
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lubná (Svitavy District)
Retpaĝo: www.lubna.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Torso de Vopařil-abio el Lubná

Municipo Lubná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 10 km nordokcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 937 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Oldřiš, Sebranice, Proseč, Horní Újezd, Poříčí u Litomyšle, Borová, Budislav, Polička kaj Široký Důl.

Nomo de la vilaĝo aperas en skribaj dokumentoj el la jaro 1167. Laŭ legendo pretigis lignaĵistoj en ĉirkaŭaj arbaroj furnirojn por kribliloj. Ulman, kverkan kaj fagan lignon el ĉirkaŭaĵo de Lubná oni uzadis ĉefe por produktado de fleksataj aĵoj. El tio estis derivita Lubný les (Furnirarbaro), Lubný potok (Furnirrivereto) kaj ankaŭ nomo de la nova vilaĝo.

Alia klarigo de la nomo Lubná estas, ke tiel pli frue nomiĝis la rivereto. Ĉar la vorto "lub" en slavaj lingvoj signifas arboŝelon, Lubná estis rivereto, en kiu flosis multaj ligneroj. Ankaŭ la nomo povis signifi vilaĝon, kie por kovrado de tegmentoj uzadis arboŝelojn.

Antaŭ la jaro 1847 infanoj devis viziti la lernejon en Sebranice, kio estis en submontara regiono, ĉefe en vintraj monatoj, malfacila aŭ eĉ danĝera. De tiu jaro instruis la infanojn legi, skribi kaj kalkuli helpinstruisto el Sebranice rekte en Lubná. En la jaro 1854 estis en la vilaĝo aprobita memstara lernejo.

En la jaro 1835 ekfabrikis proksime de Lubná t.n. Kajetánčina vitrofarejo. Ĝi ekestis laŭ interkonsento de magazendomo Lazar Pick kaj familiaro Valdštejn el Litomyšl. Bonkvalitaj produktaĵoj estis eksportataj en Hispanion, Nederlandon, Turkion kaj Amerikon.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 604
18801 584
18901 493
19001 444
19101 448
19211 429
JaroLoĝantoj
19301 440
19501 064
19611 077
1970974
1980949
1991953
JaroLoĝantoj
2001977
2014998
2016975
2017976
2018961
2019958
JaroLoĝantoj
2020947
2021892
2022941
2023939
2024937

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Sankta Anna estis en Lubná konstruita en la jaro 1921. Post alkonstruo de turo en la jaro 1993 ĝi fariĝis dominanto videbla el vasta ĉirkaŭaĵo.

Mariakulta kolono

[redakti | redakti fonton]

Mariakulta kolono estis konstruita en la jaro 1888. Ĝia aŭtoro estis Josef Kroupa el Litomyšl.

Lignaj kabanoj

[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas konservitaj lignaj kabanoj el la unua duono de 19-a jarcento.

Memorindaj arboj

[redakti | redakti fonton]

En Lubná troviĝas kelkaj arboj signifaj per sia aĝo kaj grandeco.

Estas ĉi tie proklamita memorinda arbo - tilio korfolia, kies aĝo estas 350 - 400 jaroj, alta ĝi estas 24 m, cirkonferenco de trunko 570 cm.

Ankaŭ ĉi tie kreskas t.n. Kadidlova jedle (Abio de Kadidlo), kiu estas unu el la plej altaj arboj en Ĉeĥio. Ĝian aĝon oni taksas je 400 jarojn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy