Saltu al enhavo

Tuněchody

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en ĉirkaŭaĵo de Chrudim. Pri parto de municipo Kladruby temas artikolo Tuněchody (Kladruby).
Tuněchody
municipo
Preĝejo de Senkapigo de Sankta Johano Baptisto
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Tuněchody
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Chrudimka
Situo Tuněchody
 - alteco 237 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 44″ N 15° 50′ 29″ O / 49.97889 °N, 15.84139 °O / 49.97889; 15.84139 (mapo)
Katastro 6,58 km² (658 ha) Tuněchody
Loĝantaro 618 (2024)
Denseco 93,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1437
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 537 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572420
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tuněchody
Retpaĝo: www.tunechody.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Tuněchody situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivero Chrudimka, 5 km norde de la urbo Chrudim, ĉe neĉefa ŝoseo inter Pardubice kaj Chrudim. En la vilaĝon oni povas veturi buse el Pardubice kaj el Chrudim aŭ per trajno en linio Moravany - Chrudim. Vivas ĉi tie 618 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chrudim, Úhřetice, Pardubice kaj Ostřešany.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Dominanto de la vilaĝo estas preĝejo De Sankta Johano Baptisto el la jaro 1350, baroke rekonstruita en la jaro 1690. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj fortika prisma turo antaŭ la okcidenta frontalo. La presbiterejo kaj navo estas apogataj per pilieroj, sur suda flanko estas sela portalo, sur orienta flanko de la sakristio estas pintarka portalo, sur preĝeja frontalo kun anguloj ornamitaj per pilastroj estas ŝtonaj barokaj statuoj de Sankta Johano Baptisto, Johano Nepomuka kaj de Johano Evangeliisto. En presbiterejo kaj navo estas krucformaj volboj, en norda vando estas sankta ŝranko kun trifolia supraĵo, en sakristion iras ŝtona sela portaleto. La sakristio estas ankaŭ kruce volbita. Volbo en subturejo estas barela. Instalaĵo estas novgotika kun plastikaĵoj de A. Sucharda, aparte atentinda estas stana baptujo kun ornamentalaj kaj figuraj reliefoj el la jaro 1611.

Bieno n-ro 34 fieras per baroka pordego.

Fortikaĵeto

[redakti | redakti fonton]

Sude de la vilaĝo estas monteto Habrov, kie en la 14-a kaj 15-a jarcentoj staris fortikaĵeto.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869683
1880747
1890712
1900830
1910822
1921781
JaroLoĝantoj
1930774
1950724
1961674
1970661
1980621
1991591
JaroLoĝantoj
2001569
2011592
2014610
2016625
2017624
2018622
JaroLoĝantoj
2019606
2020605
2021614
2022604
2023617
2024618

Biciklismaj traceoj

[redakti | redakti fonton]

Trans Tuněchody gvidas traceoj:

  • 4112: Horní Bradlo – Křižanovice – Slatiňany – Chrudim – Sezemice kaj
  • 4177: Samařov – Smrkový Týnec – Škrovád – Kunčí – Kočí – Tuněchody

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy