Saltu al enhavo

Javorník (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Javorník (apartigilo)
Javorník
municipo
Sonorilturo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Javorník
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Javorník
 - alteco 410 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 17″ N 16° 09′ 28″ O / 49.88806 °N, 16.15778 °O / 49.88806; 16.15778 (mapo)
Areo 5,48 km² (548 ha)
Loĝantaro 243 (2024)
Denseco 44,34 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 54
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580406
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Javorník (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.javornik.infobec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Javorník situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 5 km okcidente de Cerekvice nad Loučnou, ĉe la ŝoseo inter Cerekvice nad Loučnou kaj Libecina. Vivas ĉi tie 243 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Džbánov, Zádolí, Hrušová, Libecina, Leština, Bučina, Příluka kaj Suchá Lhota.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Javorník troviĝas sur krutaj deklivoj de Blahovský rivereto. Deveno de la nomo Javorník (Acerarbaro) estas facile komprenebla, evidente estis ĉi tie tiuspeca arbaro. Orienta parto de Javorník nomiĝas Lopatov, la suda Milotín kaj nordokcidente estas t.n. Juda aŭ Senfeligista monteto. 2 km sude estas domaro Vysoká. Tuta ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estas karsta reliefo. Okaze de minado de kalkŝtonaj aluvioj oni trovadis bestajn kaj eĉ homajn ostojn, laŭ scienca bontrovo proksimume 3000 jarojn aĝajn.

Vilaĝo Javorník ekestis verŝajne en la 12-a aŭ komence de 13-a jarcentoj. La unua skriba mencio pri ĝi estas nur el la jaro 1347. Ĝis la jaro 1848 Javorník estis parto de la sinjorejo Litomyšl. Post nuligo de patrimonia reĝimo ĝi estis alligita al tiama distrikto Vysoké Mýto.

Grava problemo en Javorník en pasinteco estis provizado per akvo. Putoj ĉi tie devis esti ege profundaj, eĉ 38 m, do tre multekostaj. Estis nur kvar komunumaj putoj. Pro tio, aparte sur montetoj, homoj konstruis cisternojn en kiuj ili deponis pluvakvon por bezono ĉe mastrumado.

Instruado en Javorník komenciĝis en la jaro 1809 alterne en privataj domoj. Proksimume en la jaro 1840 estis konstruita lernejo kun unu klasĉambro kaj en la jaro 1885 estis konstruita nova lernejo, en la jaro 1894 pligrandigita je tri klasĉambroj.

La domaro Vysoká ekestis iam en la 17-a jarcento, la unua skriba mencio pri ĝi estas el la jaro 1683.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869676
1880656
1890670
1900740
1910694
1921701
JaroLoĝantoj
1930655
1950504
1961488
1970370
1980325
1991264
JaroLoĝantoj
2001251
2014261
2016266
2017263
2018254
2019254
JaroLoĝantoj
2020250
2021246
2022245
2023248
2024243

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Sonorilturo

[redakti | redakti fonton]

Sonorilturo estas simpla prisma konstruaĵo kun piramida tegmento kun tureto. Ĝi estis konstruita en la 18-a jarcento.

Popola arĥitekturo

[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas kelkaj tipaj bienetoj kun fermita korto.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy