Saltu al enhavo

Chotěnov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Litomyšl. Pri vilaĝo en loka parto Chotěnov-Skláře de urbo Mariánské Lázně en distrikto Cheb temas artikolo Chotěnov (Mariánské Lázně).
Chotěnov
municipo
Kapelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chotěnov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Chotěnov
 - alteco 494 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 30″ N 16° 11′ 18″ O / 49.82500 °N, 16.18833 °O / 49.82500; 16.18833 (mapo)
Areo 3,99 km² (399 ha)
Loĝantaro 134 (2024)
Denseco 33,58 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578100
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chotěnov
Retpaĝo: www.chotenov.infobec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Chotěnov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 15 km okcidente de urbo Litomyšl. La municipo najbaras kun regiono Toulovcovy maštale. Vivas ĉi tie 134 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jarošov, Poříčí u Litomyšle, Nová Ves u Jarošova, Budislav, Chotovice, Makov, Vidlatá Seč kaj Desná.

La nuna vilaĝo konsistas el du origine memstaraj vilaĝoj - Chotěnov kaj pli malnova Olšany. Oni povas supozi, ke potenca Slavník, sinjoro super ĉi tiu regiono, estis patro de la episkopo Sankta Adalberto, kiu dediĉis en la jaro 993 al Břevnov-monaĥejo doganon el vojo iranta trans Volšany. Skribe Olšany estas unue menciata en la jaro 1167, kiam Vyšehrad-preposto Hroznata donacis ĝin al premonstrata monaĥejo en Litomyšl. Pli malfrue la vilaĝo apartenis al la sinjorejo Nové Hrady.

Historia evoluo de regiono Nové Hrady estis influata per traceoj de mezepokaj komercaj kaj armeaj vojoj. Relative frua fondo de Olšany okazis pro kruciĝo de gravaj vojoj inter Polička kaj Vysoké Mýto kaj inter Litomyšl kaj Nové Hrady. Mezepoka komerca vojo Vojštice, poste Voštice inter Bohemio kaj Moravio gvidis trans montetoj kaj estis pli sekura ol vojo tra vastaj arbaroj. Eble pro tradicio en Olšany ankaŭ nun estas bela gastejo kun bona refreŝigado.

Chotěnov estis fondita en la duono de 14-a jarcento el tiama korto de senjoro Chotěn, de kies nomo estis derivita nomo de la vilaĝo. Tiam ĝi apartenis al vilaĝestrejo en Vidlatá Seč. Unue la vilaĝo estas rememorata en akto de episkopo el Vroclavo nomata Přeclav el Pogorella el la jaro 1347, per kiu li faris havaĵan kompenson inter episkopo el Litomyšl kaj episkopa kanonikaro. La vilaĝo tiam iĝis havaĵo de la episkopo. En la jaro 1547 Chotěnov estas nomata parto de kastela havaĵo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869353
1880357
1890356
1900344
1910366
1921375
JaroLoĝantoj
1930335
1950225
1961216
1970188
1980160
1991139
JaroLoĝantoj
2001133
2014127
2016125
2017128
2018124
2019121
JaroLoĝantoj
2020124
2021123
2022134
2023133
2024134

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝa katastra distrikto troviĝas protektata teritorio sub monteto Golgota kaj lageto en arbaroj Na Lhotkách. En Chotěnov troviĝas kapelo de la Plej Sankta Triunuo kaj en Olšany kapelo konsekrita al Sankta Maria Ĉielenirinta. Ambaŭ kapeloj devenas el la jaro 1890.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy