Újezdec (distrikto Svitavy)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Újezdec |
Újezdec | |||
municipo | |||
Vilaĝplaca fiŝlageto en Újezdec
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Újezdec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Litomyšl | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Memorindaĵo | Rozkolora herbejeto | ||
Situo | Újezdec | ||
- alteco | 352 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 52′ 43″ N 16° 12′ 27″ O / 49.87861 °N, 16.20750 °O (mapo) | ||
Katastro | 3,45 km² (345 ha) Újezdec u Litomyšle | ||
Loĝantaro | 124 (2024) | ||
Denseco | 35,94 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1167 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 570 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578916 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Újezdec (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: www | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Újezdec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en milde ondiĝinta ĉirkaŭaĵo de rivero Loučná, 8 km okcidente de urbo Litomyšl, 2 km sude de Cerekvice nad Loučnou. Vivas ĉi tie 124 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Cerekvice nad Loučnou, Bučina, Morašice kaj Makov.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba noto pri Újezdec estas el la jaro 1167, kiam ĉi tie staris mastruma korto apartenanta al la monaĥejo Litomyšl.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 331 |
1880 | 376 |
1890 | 385 |
1900 | 349 |
1910 | 353 |
1921 | 337 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 316 |
1950 | 219 |
1961 | 183 |
1970 | 152 |
1980 | 123 |
1991 | 95 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 89 |
2014 | 90 |
2016 | 97 |
2017 | 100 |
2018 | 106 |
2019 | 108 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 111 |
2021 | 123 |
2022 | 120 |
2023 | 124 |
2024 | 124 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kapeleto
[redakti | redakti fonton]Kapeleto de Plejsankta Triunuo devenas el la jaro 1755. Sukcesplena estas aparte repliko de origina klasikisma pordo.
Vilaĝplaco
[redakti | redakti fonton]Újezdec havas tradician ĉeĥan vilaĝplacon kun fiŝlago kaj frontoj de bienoj orientitaj en la placon.
Interesaĵo
[redakti | redakti fonton]Al la vilaĝo Újezdec apartenas ankaŭ parto de la domaro U Tří Kocourů (Ĉe la Tri Virkatoj). Tra la domaro gvidis iam flankvojo de la landa vojo kaj staris ĉi tie bartrabo farita el tri nodaj fostoj en formo de virkatoj. Tion rememoras domo, sur kies fasado estas kapoj de tri virkatoj - kato kartludisto, kato juĝisto kaj kato drinkulo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe